← Reen al A

PIV · 958

aparat¹o

aparat1o
👥 Kompleto aŭ mekanismo, aplikanta fizikan aŭ kemian fenomenon, por atingi specialan efikon: telegrafa, fotografa aparato, elretonutra aparato; aŭtomata disdona aparato; konvertilo estas metalurgia aparato; aparato por distili vinon; Javal (blindiĝinte) skribis preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de aparta skriba aparato Z; marŝaparato.
Kunaĵo de la organoj, kiuj rilatas al unu sama fiziologia funkcio: la digesta (apparatus digestorius), la cirkulada, la uro-genera aparato. sistemo.
£ Σ Tutaĵo de la oficaj organizaĵoj, destinitaj por plenumi difinitan funkcion en socio, societo aŭ entrepreno: ŝtata administra aparato; partia aparato.
Aro da notoj, variantoj k komentoj, uzataj por starigi la ĝustan tekston de verko: kritika aparato de Eneado.  editoro, ekzegezo, lego.
aparataro 💻 La tuta fizika ekipaĵo de komputila sistemo. aranĝaĵo, programaro.
aparatulo, aparatisto. Homo, kiu apartenas al la aparato de partio, organizaĵo aŭ alta instanco, rigardata kiel multopova, sed fremda al la popola socitavolo.
flankaparato, periferia aparato 💻 Aparato konektita al komputilo, ĝenerale por enigado aŭ eligado, aŭ kiel ekstera memorilo. organo.
radioaparato Aparato, funkcianta per elektromagnetaj ondoj. transistoro 2.
vidbendaparato. Magnetoskopo.