PIV · 12800
program¹o
program1o
1 Tabelo, anoncanta la detalojn de teatraĵo, koncerto, ceremonio, festo, televida prezentado ks.
2 Tabelo de la temoj pritraktotaj aŭ pridemandotaj en ekzameno: instruprogramo; studprogramo.
3 = tagordo.
4 Resumo de la politikaj intencoj de partio, ministraro aŭ individuo. ☞ celo, devizo, plano 2, platformo, tagordo.
5 💻 Koditaj instrukcioj, kiuj komplete difinas la funkciadon de komputilo dum ilia plenumado: komputila programo; programo en C; verki, traduki, spuri programon; munti, lanĉi programon; komputilo plenumas programon; uzanto rulas programon. ☞ algoritmo, programlingvo, tekstoprilaborilo, tabelkalkulilo, tradukilo.
aplika programo 💻 Programo por rekta uzado de homo.
programa. Rilata al programo: programa muziko (komponita por sugesti serion da scenoj aŭ okazaĵoj); programa filmo (ne tro longa filmo, formanta parton, sed ne la tuton de prezentado).
programi (tr)
1 Starigi la programon de kineja, televida prezentado.
2 💻 Provizi komputilon ks per programo; verki komputilan programon: programi vidbendaparaton por surbendigo je certa horo.
programado
1 💻 La verkado k ankaŭ la projektado, provado, dokumentado k vartado de komputilaj programoj: strukturema, modulema, objektema programado.
programero. Ĉiu el la apartaj distraĵoj, prezentataj en la programo: tri ĵonglistoj formis la unuan programeron.
programeto 💻 Malgranda programo, plenumata per interpretilo.
programisto
1 Homo, kiu estas komisiita pri la programado en radio- aŭ televido-stacio.
2 💻 Homo, kiu profesie okupiĝas pri programado.
celprogramo 💻 Komputila programo, farita per tradukado de fontprogramo per tradukilo.
datenprogramo 💻 Programo por uzi k mastrumi datenbankojn.
fontprogramo 💻 Komputila programo, skribita en fontlingvo k tradukota per tradukilo.
servoprogramo 💻 Programo por fari simplan k ofte bezonatan taskon, ekz. kopii aŭ ordigi dosieron.
matematika programado ∆ Metodoj, uzataj en operaciesploro por trovi la maksimumon aŭ minimumon de funkcio de pluraj variabloj, kies valorojn limigas kondiĉoj ĝenerale esprimitaj per egalaĵoj aŭ neegalaĵoj.
tekstprogramo Vd teksto.