← Reen al T

PIV · 15860

★traduk/i

traduk/i (tr) Transigi iun tekston aŭ konversacion de unu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn k esprimojn de la unua lingvo per samsencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia: Z. tradukis Hamleton; li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan Z; traduki E-e (per E.) francan novelon B; se iu volos traduki en E-on laŭvorte el sia nacia lingvo Z […]; traduki libere laŭ mia plaĉo (malfacilaĵojn) Z; naciajn idiotismojn ni devas eviti k peni traduki ilian sencon en maniero plej logika k internacia Z; miaj lastaj tradukitaj verkoj Z; (speciale) traduki telegramon (el la konvenciaj signoj en la normalajn literojn). interpreti.
traduko. Ago traduki k ties rezulto: en mia traduko de «La Revizoro» Z; tiuj frazoj estas laŭvorta traduko de la rusa stilo Z; en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj Z; estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn Z; komparadi ĝin kun la traduko E-a Z; mi donas nur tradukon, sed ne komentarion Z; traduko, trukado W.  tradukkadro, tradukrajto.
traduka. Rilata al traduko: tradukaj malfacilaĵoj; la traduka arto.
tradukado
Agado de tiu, kiu tradukas: komenci sisteman tradukadon de la Biblio Z; estus plej necese, ke mi dediĉu mian tutan tempon al tradukado Z; entrepreni la tradukadon; samtempa tradukado de parolado en kongreso.
Transigo de gena informo de mesaĝa RNA al polipeptida produkto.
tradukebla. Tia, ke oni povas ĝin traduki: facile, malfacile tradukebla verko; tute ne tradukebla dirmaniero, vortludo.
tradukilo 💻 Programo, kiu tradukas de unu formala lingvo al alia, precipe programon skribitan en altnivela programlingvo al pli simpla lingvo, ĝenerale maŝinlingvo. fontprogramo, interpretilo, asemblilo.
tradukinto. Homo, kiu ion tradukis.
tradukisto. Homo, kies profesio estas la tradukado: sendependa, oficiala tradukisto; tradukisto funkciulo ĉe Unesko.
mistraduki. Malĝuste traduki.  kontraŭsenco.