PIV · 15861
★traf/i
★traf/i (tr)
I -
1 (iu ion konkretan) Atingi per ĵetita objekto tion, kion oni celis: trafi iun per kuglo B; li trafis la Filiŝton en lian frunton X; trafi du celojn per unu ŝtono Z (pf); celi anseron, trafi aeron Z; li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi Z; (f) trafi per la parolo rekte en la vizaĝon Z; (abs) homo pafas, Dio trafas Z; (analoge) fusilo, kiu trafas ĝuste.
2 (io iun aŭ ion konkretan) Ĵetite aŭ movate, atingi ion celitan: la kuglo trafis lin meze en la frunto; fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis Z; la sago trafis rekte en la celtabulon; ĉiuj frapoj lin trafis; (abs) vidas okulo, sed mano ne trafas Z; (f) la mateno trafis ilin en Ĥebron X. ☞ kapti, tuŝi.
II -
3 (iu aŭ io ion konkretan) Hazarde renkonti ion, kio difektas, endanĝerigas aŭ minacas: li trafis tripiedon k vundis brovon Z; li trafis el sub la pluvo en riveron Z; trafi de Scilo al Ĥaribdo Z (de malbona stato al pli malbona); trafi per la vizaĝo en koton Z; la veturilo trafis en kavon; trafos hakilo al ligno malmola Z (pf); trafis pugno pugnon Z; la kolumo okaze trafis en lavotan tolaĵon Z; kelkaj el tiuj libroj trafis en la manojn de la imperiestro Z; (f) trafi en malfavoron. ☞ fali.
4 (io abstrakta iun) Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko: gripo ĵus min trafis; li estas trafita de kancero; ŝin trafis morto Z; nenio malbona trafos virtulon X; mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj min trafis Z; malfeliĉo trafis lin Z; ankaŭ en B, trafis tiam la hebreojn multe da suferoj k mizeroj Z; neniu scias, kio morgaŭ lin trafos Z; ĉio ĉi trafis min kiel tondro B; tiuj vortoj trafis la koron de Inger Z; ili lotis, k la loto trafis Jonan X.
III -
5 (iu iun aŭ ion) Hazarde renkonti, trovi ion bonan: la bovoj de tempo al tempo haltis, kiam ili trafis freŝan herboloketon Z; en mia vagado mi trafis originalan homon; trafi la ĝustan vojon, respondon, sencon; trafi bonan akcepton Z.
trafo. Ago de iu aŭ io trafanta: la trafo de liaj sagoj estis ĉiam ĝusta; ne evitebla trafo de spado; li suferas trafon de sinusito; li povas moki min, mi estas indiferenta al liaj trafoj.
trafa. Tia, ke ĝi ĝuste atingas la celon: trafa respondo, argumento, demonstro.
trafe. En tute taŭga k alcela maniero: trafe juĝi aferon; trafe kopii ian manieron de parolado k irado Z; trafe aŭ maltrafe Z (hazarde, laŭ la ŝanco).
trafebla. Tia, ke estas eble ĝin trafi: celu nur trafeblajn celojn.
trafiĝi. Iĝi trafita: li trafiĝis de falanta tegolo k mortis.
trafite! ⛷ Krio, sciiganta aŭ konfesanta, ke la celo estis trafita: (Ili skermas) Nun denove trafite! Z.
maltrafi. Kontraŭvole ne atingi la celitaĵon: kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon Z; maltrafi leporon B; kiu eĉ plej bone pafas, tamen iam maltrafas Z; kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas Z. ☞ malsukcesi. Rim. mal prezentas la malon nur de la sencoj I- de la rad. k egalvaloras al mis.
mistrafi. Trafi ekster la celo.
nemaltrafebla. Tia, ke oni ne povas ĝin maltrafi: nemaltrafebla celo; tiu gago havas nemaltrafeblan ridefikon.