← Reen al T

PIV 2020 · 15862

trafik⁴o

trafik4o
Transportado de personoj, varoj aŭ informoj, surakve, surtere aŭ enaere: havena, rivera, fervoja, tervoja trafiko; persontrafiko, vartrafiko; la ĉiam kreskanta aertrafiko; la Rejnotrafiko, Danubotrafiko, telefona longdistanca, loka trafiko.
La intenseco de la cirkulado de la diversaj transportrimedoj: estas malmulta trafiko laŭ tiu itinero; sur la ĉefplaco regas vigla trafiko; pro la striko la trafiko obstrukciĝis.
Maniero, en kiu aranĝiĝas tia cirkulado: en preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj la trafiko estas dekstraflanka sur la tervojoj, maldekstraflanka sur la fervojoj; la reglamento de la trafiko.
trafiki (ntr) Cirkuli, pp varoj aŭ trafikiloj: pro la frua glacio la havenaj ŝipetoj ne povis trafiki.
trafikilo. Ĉiu el la rimedoj, per kiuj oni povas fari trafikon: la plej malmultekosta trafikilo estas la barĝo.
trafiktaŭga. Tia, ke oni povas uzi ĝin por la trafiko: trafiktaŭga kanalo, tervojo.