← Reen al K

PIV · 7373

★kapt/i

kapt/i (tr)
Subite preni per rapida movo: la hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn k kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo Z; li kaptis la mastron je la brusto Z; kapti iun per (sia), je (lia/ŝia) mano; voli kapti oleon per mano Z; subite aperis viro, kiu kaptis ŝin ĉirkaŭ la korpo k volis ŝin kisi Z; li volis frakasi la statuon, sed lia amiko kaptis lian brakon Z; ĝi kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon Z; ŝi kaptis lian manon k almetis ĝin al sia buŝo Z; kapti la penikon por pentri Z; dronanto eĉ herbeton kaptas avide Z; ŝi malfermis la lipojn por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto Z; kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte Z; kapti al io (fari kaptan movon, sed mistrafi); (f) amikoj, kiujn la morto kaptis dum la pasinta jaro Z. hoki, rabi, ekposedi, forpreni.
Sukcesi atingi k firme teni iun, kiu provas forkuri: ili postkuris lin k kaptis lin X; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun Z; en tio ĉi estas kaptilo, por kapti nin vivaj Z; pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota Z; lupo dormanta ŝafon ne kaptas Z; kapti birdon en reton Z, vulpon per kaptilo; (abs) la hoketo kaptis Z; kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? X; (f) kapti per fotilo saltantan ĉevalon; ŝi, penetrema k vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo k hezito de la kolegino Z; kapti la okazon Z. trafi.
Sukcesi havigi al si ion nematerian: mi ne povas kapti en ĝi la sencon; tiu parolado kaptis ĉiujn korojn; mian atenton kaptis speciale tiu fakto; kapti la rigardojn; li lasis sin kapti de la ĝenerala fluo B (de ideoj). preni, rabi, tiri.
(pp malsanoj, sentoj ks) Ekposedi, ekinfekti iun: timo, kolero, teruro, rido kaptis lin; min kaptis ia dubo; malespero min kaptas, kiam mi rigardas […] Z; oni povus diri, ke ŝin kaptis forta malvarmo Z; kaptis min tagoj de mizero Z; agonio kaptis la malsanulon Z; ŝi sentis, ke ŝin kaptas inspiro Z. ataki, fali 4, invadi.
(pp konkretaĵoj) Neatendite trafi, surprize ekbati: kaptis nin pluvo neatendita B; ŝipo kaptita de ventego.
Deloge trompi, akiri per logado: mi lasis min kapti de tiuj trompuloj Z; lasi sin kapti per lertaj vortoj Z, per flatoj Z; virina rideto pli kaptas ol reto Z; virino en ornamo de publikulino, kaptanta la koron Z; kia diabla kaptanto de koroj! Z.
kaptu!. Krio, por haltigi ŝteliston: sur la strato laŭte eksonis la vorto: kaptu! Z.
kapto
Ago, movo, per kiu oni kaptas: lia unua kapto estis sukcesa.
Rezulto de tiu ago: li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj devos honti Z.
kaptadi. Plurfoje, ĉiam denove kapti: tiam certe ofte ni kaptadis la glavon! Z; Helgan ofte kaptadis la fantazio sidiĝi sur la rando de la puto Z.
kaptado. Agoj, per kiuj oni provas kapti: vana kaptado de ne kapteblaj sunaj radioj Z; longa k fruktodona fiŝkaptado.
kaptaĵo. Io kaptita: tio estas originala kaptaĵo! Z; leonido lernis disŝiri kaptaĵon X; ili fariĝos kaptaĵo por siaj malamikoj X; el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon X. akiro, ĉasaĵo.
kaptema. Avida kaptadi.
kaptiĝi. Iĝi kaptita: li kaptiĝis en iliajn kavojn X; ilia piedo kaptiĝis en la reto, kiun ili metis Z; ili enretiĝu k kaptiĝu! X; (f) ili kaptiĝu per sia malhumileco X; ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj! X; kaptiĝi per sia vorto Z (esti devigata plenumi tion, kion oni diris).
kaptilo
Aparato por inside kapti bestojn aŭ homojn: kaptilo (por birdoj) el ĉevalharoj Z; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas Z; kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo X; lupkaptilo, muskaptilo, muŝkaptilo ktp. klapo, naso, reto, falilo, birdogluo.
(pp piano-mekaniko) Peco garnita per malmola felto, kiu kaptas la martelon post frapo ĉe kordo.
(f) Artifiko, ruzo, per kiu oni provas trompi, senpovigi iun: se vi servos iliajn diojn, tio fariĝos kaptilo por vi X; kiam mi min vidis subite en kaptilo, mia kapo baldaŭ trovis la rimedon Z.
kaptilisto. Homo, kiu kaptadas bestojn per kaptilo.
kaptisto. Policisto, komisiita fari arestojn.
kaptito. Homo kaptita, aŭ milite, aŭ pune: ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto? X; oni ĵetis la kaptiton en profundan karceron; kaptitinoj X. enkarcerigi, malliberulo.
kaptiteco. Stato de kaptito: ŝi deprenu siajn vestojn de kaptiteco X; esti en kaptiteco X; iri, konduki en kaptitecon X; revenigi el la kaptiteco X.
kaptitejo. Loko, barakaro, kie oni gardadas kaptitojn, precipe militajn.
ekkapti. Rapide kapti: li ekkaptas per la barbo k diras: Ha, vi, tataro! Z; (f) persono, kiu ekkaptis la vorton «digestebla» […] Z.
elkapti. Ruze akiri ion de iu: ni intencis de li elkapti ion pri la kaŭzo Z (de lia freneziĝo); se mi nun elkaptus de li benon? Z.
enkapti
Kapti per kaptilo: en la reto enkaptiĝis lia piedo X; (f) liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon X.
Kapti en sin: iru, enkaptu (en kiso) lian balzaman spiron! Z; da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon Z.
forkapti
Perforte kapti for de la posedanto: mi elrampis, forkaptis la paketon, kiun ili kun si portis Z; la ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo X; mia frato forkaptis ŝin (vian amatinon) de vi Z; (f) fremda edzino forkaptas la animon X (ĉe adulto).
Malproksimen konduki, kiel militkaptiton: ĝi ankaŭ estas elpatrujigita k forkaptita X; revenigu niajn forkaptitojn! X; la Judoj, kiuj restis el la forkaptitaro X; ilia reĝo iros en forkaptitecon X; en la dekdua jaro de nia forkaptiteco X. deporti.
kunkaptito. Kunulo de kaptiteco.
nekaptebla. Tia, kian oni ne povas kapti: nekaptebla ŝtelisto; (f) nekaptebla nuanco, ton-intervalo.
rekapti
Denove kapti iun, kiu elfuĝis: rekapti forkurintan malliberulon, eskapintan panteron.
Kapti ion, kion oni lasis forgliti: li rekaptis sian falantan ganton; (f) per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion Z.
sinkaptado. Provado kapti sin reciproke: papilioj ludis unu kun la alia sinkaptadon Z.
fiŝkapti (ntr) Okupiĝi pri fiŝkaptado. Sin. fiŝi.
fiŝkaptilo. Ĉia ilo, por fiŝkapti.
fiŝkaptisto. Tiu, kiu fiŝkaptas.
maŝkaptilo. Kaptilo, konsistanta el dratmaŝo, por kapti kuniklojn k aliajn malgrandajn bestojn.
muŝkaptulo
G. (Muscicapa) de birdoj el la ordo de paseroformaj, kun kilforma beksupro, manĝantaj precipe muŝojn, kulojn ks.
🍁 Dioneo.