PIV 2026 · Artikolo 2987

deporti

Litero D

deporti tr
1 JURO pune transporti iun al fora loko (eventuale kun submeto al trudlaboro). ➞ ekzili, forkonduki, relegacio.
2 KOMU kontraŭvole transporti iun al fora loko en la kadro de subprema aŭ genocida politiko: la nazia ŝtato deportis milionojn da homoj, precipe judojn, en koncentrejojn