PIV 2020 · 8234
★konduk/i
★konduk/i (tr)
1 (iu) Irigi iun kun si al iu loko, direktante tiun laŭ sia propra plaĉo: konduki iun al la fenestro, al la stacidomo, al la altaro Z, al la batalo Z; la junulo, kiu kondukis lin je la mano X; konduki brutojn X, ĉevalon per la kolbrido; konduki blindulon, vizitantojn B, arestitojn Z; en broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo X; Jesuo estis kondukita de la Spirito en la dezerton N; (analoge) peto k demando kondukas tra l’ tuta lando Z; lia metio kondukis lin en la plej diversajn mediojn; (f) konduki iun sur vojo malbona X, laŭ la vojo de saĝo X. ☞ direkti, gvidi, estri.
2 (io konkreta) Ebligi la iradon al iu loko: kanalo kondukas la akvon en la lagon B; tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon Z; ŝtuparo kondukis rekte en la maron Z; pordo kondukanta el la ĉambro en la ĝardenon; la vojo kondukas al la dezerto Z, tra arbaro B; vojeto, kiu kondukis trans la marĉon Z.
3 (iu) Alvenigi per sia propra agado iun aŭ ion al nova stato: jen kien vi kondukis lin per viaj konsiloj!; konduki la landon al pereo B, aferon al sukceso, sian laboron al feliĉa fino Z.
4 (io abstrakta) Ebligi al iu alvenon al nova stato: diboĉado kondukas al malsano; espero k pacienco kondukas al potenco Z; tro da libero kondukas al mizero Z; tiuj provoj kondukis al nenia rezultato Z; la pasio kondukas al krimoj B; teoria disputado kondukos al nenio Z; al kio tio kondukos? Z; mensogo malproksimen ne kondukas Z.
5 (iu) Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon: konduki la popolojn, la homojn; konduki armeon, ĥoron, entreprenon, firmon, la mastraĵon de la domo Z; jen kiel oni devas konduki la aferojn Z; li per siaj propraj rimedoj kondukis la gazeton Z; konduki militon Z, batalon Z; se ni volas sisteme konduki nian aferon Z; singarde kondukata interparolado Z; (f) lasi sin konduki de sia koro; (f) konduki la dancojn Z (havi la ĉefan voĉon).
6 = stiri.
7 = kondukti.
konduka. Rilata al kondukado: la konduka fadeno en tiu labirinto.
konduko. Ago konduki k ties rezulto, pli speciale en kunmetaĵoj:
1 (p): alkonduko de akvo, forkonduko de kondamnito;
2 (evi) = kondukilo 2: akvokonduko Z; trakonduko Z.
kondukado. Ago de tiu, kiu kutime aŭ longatempe kondukas: la Komitato okupas sin je la kondukado de ĉiuj kurantaj aferoj Z; preni sur sin la tutan kondukadon de la Kongreso Z; la kondukado de la milito.
kondukadi. Kutime aŭ longatempe konduki: li kondukadis ilin en la dezerto dum 40 jaroj X; li kondukadis siatempe la rubrikon «El la mondo» Z.
kondukanto
1 Tiu, kiu kondukas veturilon: la kondukanto de la glitveturilo Z.
2 Tiu, kiu kondukas aferon: kondukanto de armeo Z, de E.-klubo Z; por tio ni ne bezonas kondukanton Z; la amerika oficisto estas la kondukanto Z; Dio estos nia kondukanto ĝis la morto X; (f) kondukanto de l’ interparolo k korespondado G (titolo de libro).
3 𝅘𝅥𝅰 Tono je distanco de maĵora septo de la toniko.
4 𝅘𝅥𝅰 La unua voĉo en kanono.
kondukilo
1 Direktilo, stirilo.
2 Tubo, dukto.
3 Konduktilo.
★kondukiloj. Tio, kio servas por konduki bestojn, precipe jungitajn: ili kaptis la ĉevalojn ĉe la kondukiloj Z; staris kupra ĉaro k la diino de venko tenis la kondukilojn Z; (f) tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj Z (estran pozicion. ➞ regi).
alkonduki
1 Alvenigi: ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo X; alkonduku al mi Agagon X; alkonduka tubo.
2 (f) Alvenigi al io abstrakta, al nova stato: alkonduki iun al malespero Z; la natura iro de la ideoj alkondukis lin al la penso, ke […] Z; oni alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco Z; alkonduki sian laboron al feliĉa fino Z; konfuzaĵoj, kiuj en lingvo arta estas alkondukitaj (reduktitaj) al ia unu aŭ du reguloj Z; la tuta demando alkondukiĝas nur al tio, ĉu E. estos akceptita senŝanĝe Z.
dekonduki
1 Konduki el de io: la dekonduka kanalo.
2 Konduki flanken de io: rigardu, ĉu ĉi tiu vojo ne dekondukas vin de via celo Z.
elkonduki. Konduki el io: Dio elkondukos vin el ĉi tiu lando X; ŝi ŝtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo X.
enkonduki
1 Konduki internen de io: Isaak enkondukis ŝin en la tendon X; mi enkondukos vin en mian domon kiel fianĉinon Z; solene enkonduki iun en oficon (☞ instali 2); Ⓚ enkonduki kloron en molekulon, karbonan dioksidon en la reakcimiksaĵon; ☼ enkonduki specion en novan teritorion.
2 (f) Enigi ion novan en uzadon; uzi k apliki novaĵon: apartaj artaj rimedoj enkondukas grandan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj Z; enkonduki novan modon, radikon en nia lingvo Z; tiu ĉi sistemo postulas tro grandan pripensadon por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon kun malproksimaj popoloj Z; enkonduka artikolo Z; la enkonduko de novaĵo Z; enkondukaĵo Z.
enkonduko
1 Ago enkonduki (precipe 2): venki ĉiujn barojn por la kreo k enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia Z; ŝi povus akiri profiton per enkonduko de maŝinoj en sian laborejon Z.
2 Prezenta parto de parolado, prelego, kurso ks, de didaktika verko, de muzika komponaĵo k.a.
★forkonduki
1 Konduki ion for de io: la gargojloj forkondukis la pluvakvon for de la muroj; enmeti drenilon, por forkonduki la puson; la forkondukado de la larmoj en la larman sakon (larmosako) Z.
2 Konduki iun for de iu aŭ io: vi lin al Anglujo forkondukos Z; oni ŝin forkondukis, neniu scias kien Z; mia popolo estas forkondukita en malliberecon X; la spirito min levis … al la forkondukitoj X (☞ elpatrujigi, deporti, forkapti).
kunkonduki. Konduki kun si: kunkonduki sian filon B; (f) lia iniciativo kunkondukis kelkajn maloportunaĵojn.
rekonduki. Konduki al tie, de kie iu, io venis: se bovo aŭ ŝafo erarvagas, rekonduku ilin al via frato X; mi venos returne hejmen k tiam mi rekondukos kun mi Kajon Z; ŝi disigis liajn ligilojn k rekondukis lin al la lumo Z; rekonduki la vaporon al la kaldrono.
reenkonduki. Denove enkonduki: se mi nun reenkondukus mian Regularon neŝanĝitan […] Z; ☼ reenkonduki specion (en regionon, kie ĝi malaperis).
telekonduki. Konduki (aparaton, mekanismon) de malproksime per hercaj ondoj.
trakonduki. Konduki tra io k atingi ties ekstremon: trakonduki tra la urbo B; li trakondukis vin tra la granda k terura dezerto X; iliaj trakondukoj prezentus cilindron kun diametro de […] Z (☞ pasejo, galerio).
transkonduki. Konduki transen de io: transkonduki armeon trans la maron.
akvokondukilo. Tubaro, tra kiu oni irigas fluon de akvo, por provizi domon, urbon ktp.