PIV · 4114
★-estr/
★-estr/.
I - Suf. signifanta tiun, kiu efektive direktas, funkciigas la aferon, montritan de la rad.: ŝipestro Z, oficestro, hotelestro, guberniestro Z, urbestro, vilaĝestro Z, regnestro Z, imperiestro Z ktp; militestro Z, centestro Z, laborestro.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
estro. Tiu, kiu estas ĉe la supera k unua rango k posedas efektivan ordonpovon: la estroj de la Filiŝtoj preterpasis X; vi estos la estro super Izrael X; mi restas ĉi tie laŭ la ordono de mia estro Z; estro ne malsatas Z. Rim. La diferenco inter estr k ĉef estas tia, ke la unua insistas pri la ideo de efektiva ordonpovo, dum la dua elmontras precipe la altrangecon inter pluraj similaj.
estri (tr) Esti estro, regi: estri firmon; en sia hejmo estras karbisto Z. ☞ direkti, gvidi, komandi, mastri.
★estraro ⚖ Organo, kun limigita nombro da anoj, elektita de la konsilantaro aŭ de aparta kunveno de la membraro de ia organizaĵo kun plenumaj taskoj: la estraro de UEA; la Ĉambro lasis al sia estraro la zorgon ĝin kunvoki; la estraro de firmo, de akcia societo. ☞ buroo, magistrato, plenumkomitato.
estrarano. Membro de la estraro.
estreco. Stato de estro; ordonpovo de estro: la kadukulejo, kiu estas sub lia estreco Z; la patro baldaŭ fordonos al li la estrecon Z.
estrigi. Fari, ke iu estru: mi estrigis vin super la tuta Egipta lando X; kial do vi estrigas vin super la komunumo? X.
estrino. Virino, kiu estras: la estrino de la kudrejo Z.