← Reen al V

PIV · 16608

★vikari/o

vikari/o En la katolika eklezio, pastro helpanta aŭ anstataŭanta parokestron aŭ episkopon; en Protestantaj eklezioj, helppredikanto; (f) la vikario de Jesuo Kristo (la papo).
episkopa vikario. Helpanto de episkopo por difinita regiono aŭ tasko.  ĉefdiakono.
ĉefvikario. Unua kunlaboranto de episkopo en la administrado de katolika diocezo.