PIV · 3062
diakon¹o
diakon1o ✞
1 (en la frua eklezio) Disĉiplo, komisiita al helpado de malriĉuloj k malsanuloj: diakonoj devas esti seriozaj, ne tro amantaj vinon, edzoj de po unu edzino N.
2 (en katolika eklezio) Ricevinto de la baza ordina sakramento, antaŭŝtupo de la sacerdota ordino.
3 (en Protestantaj eklezioj) Oficisto, komisiita pri la neliturgiaj aferoj de la eklezio.
diakoneco. Titolo k funkcio de diakono.
diakonino. Ina diakono 1, 3: Febe, kiu estas diakonino en la eklezio de Kenkrea N.