← Reen al E

PIV · 3973

★episkop/o

episkop/o
Prezidanto de kristana komunumo: episkopo devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino N.
Estro de diocezo (en katolika, anglikana k iuj luteranaj eklezioj) aŭ de eparkio (en ortodoksaj eklezioj): la papo estas la episkopo de Romo. primaso, patriarko.
episkopa
Rilata al episkopo: la episkopa bastono; lia episkopa Moŝto Z; episkopa sidejo, urbo.
Konservanta episkopecon: la episkopa eklezio (anglikana).
episkopano. Ano de episkopa eklezio.
episkoparo. Kuniĝo de la episkopoj de unu lando, aŭ de la tuta mondo.
episkopeco. Titolo, posteno de episkopo.
episkopejo
Rezidejo de episkopo.
= episkopujo.
episkopujo
Lando, havanta episkopon kiel suverenon.
Diocezo, eparkio.
ĉefepiskopo. Episkopo, ĉefo de provinca aŭ landa episkoparo: ĉefepiskopa palaco.
help-episkopo. Titola episkopo, kiu helpas k anstataŭas la rezidantan episkopon.