← Reen al P

PIV · 11869

patriark/o

patriark/o
ב Hebrea prapatro: la patriarko Abraham zorge disbatas la figurojn de la idoloj Z; la patriarko David N; la patriarkoj (ĝenerale, pp la filoj k nepoj de Jakobo).
(f) Respektinda maljunulo, ĉefo de granda familio.
Titolo de altrangaj ekleziuloj, t.e. de a) episkopoj de la unuaj episkopaj katedroj (Antioĥio, Aleksandrio, Konstantinopolo, Jerusalemo k Romo); b) kelkaj katolikaj ĉefepiskopoj: patriarko de Venecio, de Lisbono; c) ĉefoj de ortodoksaj eklezioj: la patriarko de Bulgarujo, de Moskvo.
patriarka
Rilata al patriarko: patriarka reĝimo. matriarka.
Saĝa, pacama k respektinda: patriarka majesteco; hejmece k patriarke estis en la malnova kastelo Z.
patriarkeco. Titolo k funkcio de patriarko.