← Reen al P

PIV · 11787

★paroĥ/o

paroĥ/o, parok/o Eklezia distrikteto.
paroĥa. Rilata al paroĥo: paroĥa gazeto, kermeso.
paroĥano. Membro de paroĥo.
paroĥestro. Pastro, kiu gvidas paroĥon. vikario.
paroĥestrejo. Domo, en kiu loĝas la paroĥestro.
paroĥismo (f) Mallarĝa pensmaniero, influata nur de la interesoj de malvasta regiono.