PIV · 11696
★pap/o
★pap/o. Episkopo de Romo k estro de la katolika eklezio: esti en Romo k ne vidi la papon Z (preterlasi la plej interesan aferon).
papa. Rilata al la papo: la papaj apartamentoj.
papeco. Funkcio de papo.
papisto (pj, iam uzata precipe de Protestantoj) Katoliko.
antipapo, kontraŭpapo. Homo, elektita papo en cirkonstancoj, kiujn la Eklezio poste juĝis neregulaj.