← Reen al P

PIV · 11697

★papag/o

papag/o (kn) Tropika birdo kun hoka beko k kun ĝenerale okulfrape k diverse koloraj plumoj: iuj papagoj kapablas imiti homan voĉon k diversajn kriojn. arao, kakatuo, keo, psitako.
(f) Homo, kiu senkomprene ripetas instruon: oratoro ne devas esti papago; papage ripeti gurditan lecionon; lernejo ne devas esti papagejo.
papaguloj. Psitakoformaj (birdoj).
griza papago. Psitako.
papageto (kn) Eta papago el Azio, Afriko, Aŭstralio k S Ameriko, longvosta, ofte tenata en kaĝo pro belkolora plumaro. konuro, melopsitako.
papagi, papagumi (tr) Papage ripeti.
marpapago. Fraterkulo.
ondopapageto. Sp. de melopsitako (Melopsittacus undulatus).