PIV 2026 · Artikolo 9572
lorio
Derivaĵoj en la artikolo 3
lorio ZOOL malgranda-meza arba birdo, speco de papago, kun longa brospinta lango, specialigita por manĝi floran nektaron kaj mildajn fruktojn; vivanta en Aŭstralio kaj apudaj insuloj, sin nutranta per nektaro. tribo Loriini en la familio Psittaculidae ➞ malnovmonda papago.
ĉielarka lorio mezgranda lorio, tre bunta kun kapo blua kun verde flava kolo, kun verdaj flugiloj, dorso kaj vosto, kun torako oranĝa aŭ flava, ventro blua; flugante videbligas flavajn kaj ruĝajn plumojn; trovata en pluvarbaroj kaj aliaj arbaj habitatoj apud la orienta marbordo de Aŭstralio. specio Trichoglossus moluccanus
nigrakron1a lorio lorio, kun nigra krono, verdaj flugiloj, ruĝa kapo kaj korpo apud la flugiloj, oranĝa beko, bluaj kruroj kaj ventro; manĝas nektaron, polenon, fruktojn kaj insektojn; indiĝena en Novgvineo kaj en insuloj de Papuo. specio Lorius lory
ruĝa lorio lorio, plejparte ruĝa, kun bluaj kaj nigraj markoj ĉe la dorso kaj flugiloj, kun oranĝa beko kaj grizaj kruroj. specio Trichoglossus borneus