PIV 2026 · Artikolo 10889

nektaro

Litero N

nektaro
1 MITO trinkaĵo de la olimpaj dioj: Heba primetis al la dioj ambrozion kaj nektaron
2 (figurasence) delikata bongustega trinkaĵo: (figurasence) tiu vino estas vera nektaro
3 KUIR densigita fruktosuko: persika nektaro
4 BOTA dolĉa likvo sekreciata de nektarujo: abeloj kolektas nektaron por fari mielon Sin. flormielo.
nektarujo BOTA organo aŭ malmulte specialiĝinta ĉelgrupo, kiu sekrecias nektaron: floraj nektarujoj eksterfloraj nektarujoj (foliaj, petiolaj, burĝonaj) Sin. nektarglando, nektario.