PIV 2026 · Artikolo 7102

kakatuo

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. kakatued/o
  2. nigr/a kakatuo
  3. peruk/a kakatuo
  4. roz/brust/a kakatuo
kakatuo ZOOL
1 speco de papago kun kurba beko; kun plumaro malpli brile kolora ol ĉe multaj aliaj papagoj — ĉefe blanka, griza aŭ nigra, kaj ofte kun kolora plumtufo aŭ vosto; indiĝena ĉefe en Aŭstralio kaj aziaj insuloj. membro de la familio Cacatuidae (kakatuoj, kakatuedoj) el la ordo Psittaciformes Sin. kakatuedo. ➞ papago.
2 kakatuo 1 de la genro Cacatua.
kakatuedokakatuo 1, t.e. papago en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas kakatuo 2.
nigra kakatuo kakatuo kun ĝenerale nigra plumaro kun makuloj ruĝaj, grizaj aŭ flavaj, ĉefa ĉe la vosto. genro Calyptorhynchus
peruka kakatuo granda kakatuo kun blanka plumaro kaj movebla flava kresto; troviĝanta en arbaraj vivmedioj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. specio Cacatua galerita
rozbrusta kakatuo kakatuo pale griza ĝis nigre griza, kun rozaj vizaĝo kaj brusto, kun pale roza movebla kresto kaj kun pale griza beko; troviĝanta en malferma kamparo en preskaŭ ĉiuj partoj de kontinenta Aŭstralio. specio Eolophus roseicapilla Sin. galaho.