← Reen al D

PIV 2020 · 3227

★direkt/o

direkt/o
Loko, flanko celata; vojo aŭ linio, laŭ kiu oni povas proksimiĝi al celo: multo da provoj estis faritaj en tiu ĉi direkto Z; tiu okazaĵo donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj Z; la avo kapsignis en la direkto al la spegulo Z; iru k rigardu en la direkto al la maro Z; ekzistas prepozicioj, kiuj per si mem ne montras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas post ili akuzativon Z; turni sin en alia direkto; deviga, malpermesita direkto. sencumo.
🌄 Ĉiu el la kvar ĉefaj mondorientiĝoj, nordo (N), sudo (S), eosto (E), uesto (U).
Aro de paralelaj rektoj: tranĉi laŭ la direkto de la longo.
vera direkto 🌄 La direkto, mezurata el de la meridiano.
magneta direkto. La direkto, mezurata el de la magneta meridiano.
kompasa direkto. La direkto, mezurata el de la kompasa nord- aŭ sud-punkto.
direkta
Esprimanta, montranta direkton: la direkta «en» Z; direktaj anguloj; direkta tangento.
Funkcianta plej efike en nur unu direkto: direkta anteno.
direkti (tr)
Turni ion konkretan al la celata punkto: direkti pafilon, pafon, sagon al ies brusto; li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo Z; direkti la okulojn Z, la rigardon Z al iu; ŝiaj okuloj estis direktitaj al la pordo Z; direkti la paŝojn ien B; la bovinoj direktis sian iradon al […] X; la Eternulo direktis orientan venton sur la landon X; (f) unua paŝo iron direktas Z. gvidi.
Irigi ion abstraktan al iu celo: direkti sian atenton, siajn klopodojn al io; direkti sian parolon al iu; direkti demandon, peton, leteron al iu; mi ne scias, kien mi devas direkti la suspekton Z; li direktis la interparoladon sur la maljunan Ĥinon Z; (kun malamika senco) surskriboj direktitaj kontraŭ Italujo Z; leĝo direktita kontraŭ la komunistoj.
Irigi iun laŭ ĝusta vojo al iu celo: direktu la petantojn al la inspektoro; sin direkti alie Z, al sudo Z, orienten; ĉiu sin direktas, kiel la kap’ al li diktas Z (pf). turni.
Irigi veturilon al iu celo: direkti ĉaron B, ŝipon B, aŭtomobilon. gvidi, stiri.
Irigi entreprenon privatan aŭ publikan, difinante la celojn k donante la ordonojn: direkti la propagandan servon de industria firmo; direkti la fakon pri orientaj aferoj en ministrejo; direkti gazeton, revuon; direkti orkestron; direkti laboron, mastrumadon, ies studojn, diskutadon; (analoge) direkti studenton, lernanton Z. administri, gvidi, orienti, regi.
direktado. Ago de tiu, kiu direktas: la direktado de la afero, de la veturilo ; ŝi havas la devon zorgi pri la edukado k bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj Z.
direktanto
Tiu, kiu direktas: la direktantoj de la striko; direktanto de orkestro. dirigento.
a) (pp surfaco) Kurbo tia, ke la surfaco estiĝas per moviĝanta rekto (la generanto) sekcanta la kurbon. b) (pp parabolo) Rekto, kiu kune kun punkto (la fokuso) difinas la parabolon kiel la aron de la punktoj samdistancaj al la rekto k la fokuso.
direktebla. Tia, ke oni povas ĝin direkti: direktebla anteno, balono; facile direktebla ŝipo.
direktejo = direkcio 2.
direktiĝi. Celi al (pf): la boato direktiĝis al la profunda maro; aleo direktiĝanta al la kastelo; lia penso ĉiam direktiĝadis al tiu problemo Z.
direktilo
Vertikala plato aŭ tabulo, kutime ĉarnirfiksita al la posta steveno, per kiu la ŝipo estas direktata: direktila stango (mantenilo de rudro, de direktilo, rudra stango). Sin. stirilo.
Antaŭa parazita elemento de jagia anteno: la direktilo estas iom pli mallonga ol la duona ondolongo k direktas la ondojn antaŭen.
direktilisto. Tiu, kiu direktadas ŝipon. piloto.
direktismo £ Sistemo, en kiu la registaro kontrolas k direktadas la land-ekonomion. liberalismo.
direktisto
Homo, kiu profesie direktas, ekz. orkestron.
Direktoro.
direktalo Tiu stabiliga k vertikala planeo, formanta fiksan parton de la empeno, k kiu tenas aviadilon en rektlinia direkto.
direktmontrilo. Ĝirindikilo.
aldirekti. Gvidi ĝis la celata fino: kun reciproke aldirektita movo de la manoj Z; aldirekti paroladon lerte ĝis la celo Z.
ambaŭdirekta
Rilata al ambaŭ direktoj.
Dupleksa.
fordirekti. Turni for de la celo: fordirekti ĉaron.
nedirektebla. Tia, ke oni ne plu povas ĝin direkti: nedirektebla ŝipo.
sendirekta
Nedirektebla.
Funkcianta egale bone en ĉiuj direktoj: sendirekta anteno.
ĉefdirekto. Ĉiu el la kvar direktoj de la kompaso.
dorsdirekte. Turnante la dorson al la alirata celo: Ŝem k Jafet iris dorsdirekte k kovris la nudecon de sia patro, k iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen X.
horloĝdirekte. En la direkto de la moviĝo de la horloĝaj montriloj, laŭ la vidpunkto de observanto: rondiri kontraŭhorloĝdirekte. dekstruma.
klindirekti. Movi kanonon en vertikala ebeno, por alkonduki la cellinion sur la trafotan punkton.
relajsdirektiloj Mekanika sistemo pri kondukado k regulado, influata de ekstera informado k ĉiumomente kapabla korekti siajn proprajn erarojn.
unudirekta. Allasanta la trafikon nur en unu direkto: unudirekta strato.