PIV · 13646
rudr/o
rudr/o ⚓ Vertikala plato aŭ tabulo, ordinare ĉirkaŭfiksita al la posta steveno, k ebliganta la stiradon de ŝipo: horizontala, vertikala rudro de submarŝipo. ➞ rudrorado, rudrostango.
rudri (tr) Gvidi per rudro.
rudristo. Ŝipano, komisiita rudri.