← Reen al A

PIV 2020 · 112

★administr/i

administr/i (tr)
Prizorgi la aferojn de persono aŭ de organizaĵo, ekzemple pri financoj k havaĵoj: administri societon, privatan lernejon, bankon; li administradis la malgrandan terposedaĵon Z; mi ne estis tro maljusta administranto de la havo konfidita al mi Z; la administranto de la domo akceptis ŝin Z; la administrantaro de la sinagogo Z; kuratoro administras la posedaĵojn de orfo.  direkti, estri, gvidi, regi.
Plenumi administracion 3.
administro, administrado. Agado de tiu, kiu administras: observi la regulojn de bona administrado.
administra. Rilata al administrado: la administra konsilantaro de eldonejo, de ŝipkompanio.
administrejo
Loko, kie la koncernatoj plenumas administradon.
Tiuj administrantoj mem, kiel tuto.
administristaro. Aro de la administrantoj de entrepreno, precipe komerca aŭ industria.