← Reen al G

PIV · 5541

★gvid/i

gvid/i (tr)
(iu iun) Montri al iu persono la vojon ĝustan, irante kun li k helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi: gvidu k konduku min X; gvidu min sur la vojo de eterneco X; kiam vi iros, ili gvidos vin X; gvidi sur montoj, en muzeo B; ŝi prenis lin per la mano k gvidis tra la malluma ĉambro; gvidi blindulon; (f) aliajn gvidas k mem ne vidas Z. akompani, konduki, irigi.
(io) Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo; direkti la movon al la celo: la pafiltubo gvidas la okulon al la celpunkto; la polusa stelo gvidis la iradon de la esploristoj; kompaso gvidas la maristojn; diversaj markoj gvidis ilin sur la ĝusta vojo; gvidloko, gvidmarko, gvidsigno. stiri.
(f) (iu aŭ io) Montri, sciigi al iu la konduton, kondukontan al la celo: gvidi la publikan opinion; bona konscio (konscienco) vin gvidos X; gvidi sian armeon al la gloro, la popolon al la feliĉo; liaj pasioj gvidis lin; pastro gvidas la konsciencojn de siaj prizorgatoj; la E-istoj sentis tiun idealon k estis gvidataj de ĝi Z; gvidata de instinkto Z. mentori.
(f) (iu) Montri, sciigi per siaj spertaj konsiloj, kiel eble plej bone funkciigi ion: gvidi la ellaboradon de projekto Z; gvidi kurson. estri, regi, direktoro.
sin gvidi
Trovi la direkton: la maristoj sin gvidas per la kompaso; sin gvidi per palpado en la mallumo; ĉiu sin gvidas kiel li vidas Z. sin orienti.
Esti gvidata: sin gvidi per naciaj gustoj, per simpatioj aŭ antipatioj Z, per severaj principoj Z, per kaprico Z, per ekstera ŝajno Z; la lingvo E. sin gvidis per tiu ĉi leĝo Z.
gvida. Rilata al gvidado: la gvida stelo Z; prudentulo akiros gvidajn kapablojn X; gvida punkto, modelo Z, principo.
gvido
Io, kio gvidas: gvido de sidvalvo, de glitpeco.
(f) Principo, kiu gvidas: ĉiu laboras laŭ sia propra gvido Z; riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido Z. kanono, normo.
gvidado. Ago de tiu, kiu aŭ tio, kio gvidas: ekskurso sub la gvidado de la arbarinĝeniero; preni sur sin la gvidadon de E-a kurso; (komisionoj), kiuj troviĝos sub la gvidado de unu komitato centra Z.
gvidadi. Daŭre gvidi: ili deziras ke mi persone gvidadu la aferon Z.
gvidanto. Tiu, kiu gvidas: la gvidantoj de tiu popolo erarigas k la gvidatoj pereos X; E. povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn Z; (f) lasu vian propran senton esti via gvidanto Z.
gvidilo. Ĉio, kio servas por gvidi: plej bona gvidilo estas la lango Z (ĉar ĝi servas por demandi). celilaro, kondukilo, stirilo.
gvidisto. Homo, kiu profesie gvidas: gvidisto por montara surirado; turista gvidistino.
misgvidi. Malĝuste gvidi; gvidi en erara direkto.
ondogvidilo Metala tubo por gvidi elektromagnetajn ondojn, precipe ultrakurtajn.
radiogvidado. Gvidado de ŝipoj aŭ aviadiloj helpe de radiosignaloj.
radiogvidilo. Teknika aranĝaĵo por ebligi alteriĝon de aviadiloj sen videbleco.