PIV 2026 · Artikolo 2720

ĉiĉerono

Litero Ĉ

ĉiĉerono gvidisto por fremduloj tra la vidindaĵoj de urbo k.s.: sub la gvido de sperta ĉiĉerono la konferencanoj vizitis multajn memoraĵojn OE robotoj funkcios estonte ankaŭ kiel «senanimaj» ĉiĉeronoj en muzeoj EGv
ĉiĉeroni tr labori kiel ĉiĉerono por iu: ambaŭ ĉiĉeronis nin plaĉivole ĉien en la urbo Ko la sinjorino el la magistrato poste ĉiĉeronis al la grupo OE
ĉiĉeronado laboro de ĉiĉerono: senpaga, se la vizitantoj ne deziras ĉiĉeronadon LSt