PIV 2026 · Artikolo 2721

★ĉie

Litero Ĉ★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. ĉiea
  2. ĉiei
  3. ĉien
★ ĉie en ĉiu loko: malsaĝulo ĉie sian nomon skribas Z nenie semata, ĉie trovata Z paperĉifonoj restis disĵetite ĉie sur la strato CRo de ĉie venintaj, ili plenigis la placon
ĉiea troviĝanta ĉie: la ĉiea kutimo de la homoj la plej ofta rimedo de transporto estis la ĉiea biciklo ASp ➞ universala, ĝenerala.
ĉiei troviĝi ĉie: ĉieas klaraj klarigoj PeS
ĉien al ĉiu loko; en ĉiu direkto: kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien Z rigardante ĉien, nur ne al li en la vizaĝon Z terurita infano, puŝata ĉien inter kurantaj kruroj ALö homoj kun tiaj kvalitoj rapide diskuras ĉien ajn DBr