PIV · 16243
★universal/a
★universal/a
1 Koncernanta vastan tutaĵon aŭ ĉiujn individuojn aŭ aferojn en iu grupo aŭ kategorio: en la urbo la teruro estis universala; universala voĉdonado (de ĉiuj civitanoj en unu lando); universala rimedo (➞ panaceo); tiu ĉi regulo ne pretendas esti universala; universala ŝraŭbŝlosilo (taŭga por ĉiaj formoj de ŝraŭboj k boltoj); (analoge) universala genio B (klera pri ĉio); Φ la aparta k la universala; ⚖ universala heredanto (al kiu estas restigita la tutaĵo de la heredaĵo); ∆ universala kvantizanto. ☞ ĝenerala, komuna.
2 Tia, ke ĝi koncernas sendistinge la tutaĵon de la homoj sur la tero: universala diluvo; universala lingvo Z; la tri universalaj religioj, budhismo, kristanismo k islamo; universala historio (traktanta ĉiujn popolojn); universala ekspozicio; universala kongreso de E.. ☞ ekumena, tutmonda.
universalaĵo Φ Unu el la ĝeneralaj ideoj, pri kies reala ekzisto disputis nominalismo k realismo.
universaleco. Eco de io universala: aranĝi en la venonta jaro du kongresojn forprenus de ambaŭ la karakteron de universaleco Z; la universaleco de la ideo pri absoluta vertikalo ne pruvas ĝian verecon.
universaligi. Fari universala: universaligi la latinan alfabeton; universaligo de la homa kulturo.