PIV 2026 · Artikolo 16242
★universo
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ universo tutaĵo de ĉio, kio ekzistas: en la granda universo ekzistas nenia frukto, kiu estus simila al ĝi! Z la senlima universo Z la korpoj de la universo Z la universo, diris Paskalo, estas sfero, kies centro estas ĉie kaj periferio nenie ➞ kosmo, mondo.
universa rilata al la universo: la universa ĥemio la universa fiziko pri la fenomenoj je la skalo de la universo, ne de la tero
metauniverso virtuala 2 cifereca mondo, en kiu homoj interagas pere de avataroj.
multuniverso supozata tuto de ĉiuj apartaj universoj: certe envias nin eĉ eksterteranoj en aliaj «anguloj» de tiu ĉi nemezurebla multuniverso Ko