PIV 2026 · Artikolo 1461

avataro

Litero A

avataro
1 RELI malsupreniĝo de diulo sur la teron en enkarniĝinta formo: tio estis unu el la avataroj de Viŝnuo
2 (figurasence) transformiĝo; nova ŝanĝita aspekto de iu aŭ io: Unio de Serbio kaj Montenegro, lasta avataro de la Jugoslavia federacio MD
3 KOMP en virtuala realeco, ekzemple en videoludo artefarita personaĵo aŭ rolaĵo de vera persono. ➞ metauniverso.
4 KOMP en interretaj forumoj kaj sociaj retoj bilda rekonilo de uzanto.