← Reen al A

PIV 2020 · 1460

★avar/a

avar/a
Pasie deziranta kolekti riĉaĵojn k domaĝanta ilin elspezi: maljuna avara kamparano; ŝi leviĝadis en la nokto k miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon: tiel avara ŝi estis! Z.
(f) Tro ŝparema pri io: avara je helpo, je laŭdoj, je sia tempo.
avari (tr) Montri sin avara pri io:
patroj avaras, infanoj malŝparas Z;
se la sango bolas, tiam lango la ĵurojn ne avaras Z; avari al iu la nutraĵon B, la karesojn B.
avare. Kun avareco: li ĉiam avare disdonis la sukeron.
avareco. Eco de iu avara: avareco estas malvirto de maljunuloj.
avarulo. Homo, kiu avaras pri sia mono: malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam Z; avarulo k porko estas bonaj post la morto Z; depreni al riĉaj avaruloj trionon de […] Z.
malavara. Facile k larĝe donema aŭ donanta: pri havo najbara oni estas malavara Z; li certe ĉiam estis malavara je promesoj; (analoge) fari al E. malavaran donacon materialan Z.
malavareco. Eco de iu malavara: la «Centra Oficejo» estis fondita danke al la granda malavareco de Javal k Sebert.
malavarulo. Homo malavara.