← Reen al A

PIV 2020 · 1482

★avid/a

avid/a. Forte deziranta ricevi aŭ ekposedi ion: ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi X; leono krieganta k urso avida X; homo avida je gloro, al laŭdoj, pri riĉaĵoj. avara. Rim. avid estas ofte uzata suf-e, kun la senco de am, sed kun pli forta k ordinare malfavora nuanco: malbonavida X, monavida Z, sangavida Z; parolavida langeto X; voluptavida brusto Z.
avide. En avida maniero: oni prenas avide, oni redonas malrapide Z; dronanto eĉ herbeton kaptas avide Z; ŝi avide direktis siajn okulojn al la vizaĝo de la virino Z.
avidi (tr) Pasie deziri ekposedi aŭ ricevi: kiu avidas plej bonan, perdas plej bezonan Z; ne timu, nur mian sangon avidis la malpiuloj Z; mia animo avidas klerecon Z; (abs) ju pli oni posedas, des pli oni avidas Z. aspiri, soifi, strebi.
avideco. Forta deziro akiri: gardu vin kontraŭ ĉia avideco N; senti avidecon je la povo k gloro; nobla avideco je scio Z; M. aŭskultis tiujn vortojn kun avideco Z.
avidulo. Iu, kiu avidas: donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas Z; nek ŝtelistoj nek aviduloj heredos la regnon N.