PIV · 14485
★soif/i
★soif/i
1 (ntr) Senti bezonon, deziron trinki: miaj servantoj trinkos, k vi soifos X; oni devigas ilin treti en vinberpremejoj, dum ili mem estas soifantaj X; mi soifis k vi donis al mi trinki N; (f) la tero soifas.
2 (tr) Forte deziri, aspiri: soifi venĝon, ripozon; mia animo soifas Dion X; feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas k soifas justecon, ĉar ili satiĝos N; ne al glavo sangon soifanta Z.
soifo
1 Sento de tiu, kiu bezonas trinki: suferi soifon X; senfortiĝi de soifo X; la lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo X; sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon X; en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron X; en la dormo oni sentas nek malsaton nek soifon Z.
2 Forta deziro: Mi sendos […] ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo X; tiu ardo k kvazaŭ anima soifo je la vortoj de la evangelio Z; soifo al la scienco B; soifo je kisoj; havi soifon legadi hejman lingvon.
soifa. Sentanta soifon: se li estas soifa, trinkigu al li akvon X.
soifigi. Fari iun soifa: la kurado k varmeco soifigis la knabojn.
sensoifigaĵo. Trinkaĵo.
malsoifigi, sensoifigi. Ĉesigi ies soifon: li haltis, por sensoifigi sian kamelon; la pluvo malsoifigas la teron Z.