PIV · 14486
soj/o
soj/o 🍴 Densa bruna aroma likvo, preparita el sojfaboj, k uzata kiel saŭco aŭ spicaĵo en kuirado.
sojfabo 🍁
1 La semo de sojherbo, flava, bruna aŭ nigra, riĉa je proteinoj k lipidoj, uzata en la homa k dombesta nutrado sub formo de kuiritaj semoj, oleo, margarino, sojlakto, sojkazeo, rekremento k.a.
2 (evi) = sojfabujo, sojherbo. Rim. La Eŭropanoj erare nomas verda sojfabo mungon 2.
sojfabujo, sojherbo 🍁 Herbo (sojglicino), grandskale kultivata por verda sterko k por sojfabo. ☞ mungo, vigno.
sojlakto. Likvo, ricevita post pistado k kuirado de sojfaboj en akvo.
sojplantidoj (evi) = mungidoj.