← Reen al P

PIV · 12631

★potenc/o

potenc/o
Kapablo de io forte efiki: kia potenco kuŝas en tiuj klaraj okuloj! Z; ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto? Z; via sorĉa beleco havas potencon, kiu devenas el malbono Z; la potenco de la kutimo; la potenco de (sorĉaj) kantoj Z; la impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj Z; oni ne povus mezuri la potencon de lia imago, de lia elokventeco. povo.
Kapablo de iu trudi sian volon: li havis potencon super la fortoj de la naturo Z; havi la potencon fari […]; laboro k pacienco kondukas al potenco Z; for konscienco, venos potenco Z; en Via mano estas forto k potenco, k neniu povas kontraŭstari al Vi X; (personige) se mi faru riverencon, mi elektas potencon Z. aŭtoritato, regado.
🅢 Jura aŭ politika povo altrudi sian volon k plenumigi siajn ordonojn: la patra, la edza potenco; la publika, la milita potenco; la tera potenco de papoj; la leĝdona, la ekzekutiva potenco.
Supernatura forto: la batalanta malbona potenco, kiun li venkis Z; nevidebla potenco donis forton al la kristana viro Z; (personige) al li anĝeloj k aŭtoritatoj k potencoj estas submetitaj N; la potenco de mallumo N.
a) La produto de pluraj faktoroj egalaj al donita nombro: la kvara potenco de 3 estas 34 = 3⋅3⋅3⋅3 = 81 (4 estas la eksponento, 3 la bazo aŭ potencato). b) (pli ĝenerale) La potenco ab ricevita el du nombroj a k b kiel la valoro de la eksponencialo ĉe b loge a. potencoserio.
potencoj 👥 Regnoj: la grandaj, la atomaj potencoj M; la superpotencoj M.
potenca
Havanta potencon: (io) la potenca genio de la homaj generacioj Z; potenca rimedo de riĉiĝado; la belan peton, pli potencan ol glavo k ol lanco, vi forpuŝas Z; (iu) riĉa potenca sinjoro Z; sorĉisto potenca en la sekreta arto Z; Dio potenca por helpi X; potenca reĝo, lando, armeo.
Faranta grandan impreson pro siaj dimensioj: potencaj kverkoj X; potenca rifo Z; la potencaj kolonoj (de templo) Z; barbo potenca, sed kapo sensenca Z; ili atingis potencan gradon de kulturo Z; nia malgranda gazeto fariĝos iom post iom potenca memstara organo Z.
potence. Laŭ potenca maniero: nia literaturo kreskas nun potence Z; tiuj kantoj ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo Z.
potenci (tr)
Havi potencon super: la Romanoj potencis la tutan Mediteraneon.
(nombron per eksponento) Kalkuli la potencon 5 de la nombro per la eksponento.
potencado. Stato de tiu, kiu potencas.
potencato La nombro a en la potenco ab.
potencigi. Igi potenca.
potencigo (pp medikamento) Reciproka influo de unu substanco sur alian, tiel ke la kuna efiko estas pli forta ol la sumo de la du efikoj: potenciga efiko de la trimedikamenta terapio kontraŭ aidoso. sinergio 3.
potenciĝi. Iĝi potenca: antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo Z.
potenculo. Homo potenca: ne incitu la potenculon! Z; la loto decidas inter potenculoj X; Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj k Li altigis humilulojn N.
Plejpotenca, Plejpotenculo. Alnomo de la Biblia Dio: Dio la Plejpotenca benu vin X; kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? X.
senpotenca. Havanta nenian potencon: tio estis nur senpotenca registaro.
senpotencigi. Senigi iun je ties potenco: ili volis senpotencigi la sindikatojn.