PIV · 1747
baz¹o
baz1o
1 Malsupra, subportanta parto de objekto: bazo de vazo, statuo, kolono, muro, turo Z; arĝentajn bazojn li faris sub la tabulojn X; ĉe la bazo de la altaĵo staris malgranda domo Z; oni renversas montojn de ilia bazo X; diru, se vi havas scion, sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj X (de la tero). ☞ fondo, fundo, fundamento, grundo, infrastrukturo, piedestalo, soklo.
2 (f) Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa; la esenca principo, ĉefa deirpunkto: la bazo de teorio, sistemo, kredo; imitemo estas la bazo de la socia vivo; la Biblio estas la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj literaturiĝis Z; ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo Z; (fari ion) sur leĝa bazo Z (apogante sin sur); via suspekto havas nenian bazon.
3 ❤ 🍁 Malsupra parto de organo, aŭ parto, per kiu organo altenas al sia portilo: la krania bazo; bazo de folio. ☞ apekso.
5 ∆ Unu el la lateroj de plurangulo, konvencie elektita: la bazo estas orta al la alto.
6 ∆ (pp vektora spaco) Lineare nedependa aro de elementoj, kiuj generas la tutan spacon.
7 ∆ a) (pp potenco) La potencato. b) (pp nombrosistemo) La nombro, laŭ kies potencoj la nombroj estas elvolvitaj en la sistemo (dekbaza = dekuma; dubaza = duuma = binara). c) (pp logaritmoj) La nombro, kies logaritmo egalas al unu: la naturaj logaritmoj havas la bazon e.
8 Ⓣ (en triangulado) Tiu el la lateroj efektive mezurita sur la grundo, el kiu oni kalkulas la ceterajn elementojn per simpla angulmezurado.
9 🏠 La malsupra parto de kolono, inter la fusto k la pavimo.
10 ⚔ Fortike defendata pozicio, servanta kiel apogpunkto, provizejo, arsenalo, deirpunkto kc: bazo de operacoj; bazo de raketoj; marbazo, aerbazo.
11 = alkalo.
12 Σ Tuto de la simplaj aktivuloj de partio, sindikato: la bazo ne sekvis la decidon de la stabo; provizi la bazon per agitvortoj.
14 🅢 Tuto de la formoj de produktado de difinita socio.
15 ⏚ La parto de transistoro inter la emitoro k la kolektilo.
baza. Rilata al bazo: baza masonaĵo, tavolo; bazaj aktivuloj.
bazi (tr) Konstrui, starigi, apogi ion sur io, kiel sur bazo: bazi turon sur la roko; bazi sian opinion Z, rifuzon Z sur io Z; sin bazi sur la kutimo Z; diru al li, ke liaj sonĝoj estas bazitaj sur realaĵo Z; ĉu mi povas nomi amo tion, kio ne estos bazita sur estimo? Z; tiu specialaĵo (de E.) estas bazita sur pure praktikaj konsideroj Z; la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de ĝia posedanto Z. ☞ fondi, fundamenti, kuŝi, radiki.
bazado. Ago de iu, kiu bazas: bazado de sia vivo sur la arto.
bazeco = alkaleco.
baziĝi. Havi kiel bazon: domo, kiu baziĝas sur argiltavolo; nia metodo baziĝas sur la praktiko.
elbaza 🍁 Kreskanta el la bazo de organo: elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo.
senbaza. Tia, ke al ĝi mankas bazo: senbaza pretendo, teorio; la Princo ne senbaze suspektis, ke oni volas lin trompi B.
surbaze de. Uzante (informojn, sperton ks) kiel bazon 2: surbaze de viaj informoj, mi konkludas […].
datenbazo (evi) = datenbanko.
filmobazo. 📷 La celuloza bendo de filmo sen la emulsio.
greftobazo 🌾 Baztrunko.
nukleobazo ⚥ Ⓚ Organika molekulo, havanta ciklon kun atomoj de karbono k nitrogeno; unu el la konsistaĵoj de la nukleaj acidoj: en la nukleaj acidoj estas du specoj de nukleobazoj: purinoj (adenino k guanino) k pirimidinoj (citozino, uracilo k timino).
ŝildobazo ⛨ Figuro en formo de horizontala larĝa strio en la malsupra parto de blazonŝildo, tuŝanta ĝian malsupran randon.
ŝminkobazo. Kolora ŝmiraĵo, kiun oni ŝmiras sur la haŭto k sur kiu oni aldonas la aliajn ŝminkojn.