← Reen al P

PIV · 11894

★pavim/o

pavim/o. Tegaĵo el ŝtono, ligno, asfalto kc, etendita sur la grundo de strato, vestiblo kc: la planko prezentis duone disfositan pavimon el brikoj Z; li (stana soldato) enpuŝiĝis inter la ŝtonojn de la pavimo kun la kasko k la bajoneto malsupre Z; ŝi ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo (mizero k senhejmeco) malsatan k en ĉifonoj Z. trotuaro, defluilo.
pavimi (tr) Tegi per pavimo: en nia vilaĝo ne ĉiuj stratoj estas pavimitaj B; ili loĝis en kelo, al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo Z; (f) per promesoj estas pavimita la infero Z.
pavimero. Ĉiu el la apartaj ŝtonoj, konsistigantaj pavimon. slabo.
pavimisto. Tiu, kiu metie pavimas: la pavimistoj uzas (pavimbatilon) por la batebenigo de la ŝtona pavimo Z.