PIV · 14436
slab/o
slab/o
1 Mezdika, ordinare oblonga plato el marmoro, ŝtono, betono aŭ cemento: marmora slabo super tombo; la ĉevaloj glitis sur la slaboj de la italaj stratoj.
2 Ⓣ Metala tabulo, perfekte ebena, uzata en mekaniko por certigi la ebenecon de la surfaco de prilaborataĵo aŭ kiel bazo de strekado per truskeno.
3 📖 La metala ebena tabulo, sur kiun oni demetas la kompostaĵon aŭ gravuritaĵon, por ilin impozi aŭ presi. ☞ platino.