PIV · 8042
★kolekt/i
★kolekt/i (tr)
1 Venigi plurajn personojn en unu saman lokon por ia komuna celo: kolekti siajn amikojn ĉirkaŭ si B; kolektu al mi miajn fidelulojn X; ŝi embuskas kiel rabisto k kolektas ĉirkaŭ si malhonestulojn X; kolekti trupojn, armeon, lernantojn, kongreson, konsilantaron; du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj Z; ĉiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj Z; la vizaĝoj kolektitaj ĉirkaŭ la kameno Z; (analoge) la kokino kolektas siajn idojn sub siaj flugiloj; (f) la dense kolektitaj tegmentoj Z. ☞ arigi.
2 Kunmeti apartajn objektojn por eventuala uzado: kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas Z; kolekti opiniojn de amikoj, citaĵojn, sentencojn X, sciigojn, voĉojn en baloto, artikolojn pri unu temo; la simplaj k la kolektitaj verkoj Z; (f) mi kunlaboris, por ke ŝi kolektu al si sperton Z; kion ŝi sukcesis kolekti por si en la pasinteco? Z; (analoge) kolekti distilaĵon en ujo. ☞ akiri, kompili.
3 Depreni de pluraj homoj la monon, kiun ili ŝuldas aŭ volonte donas al organizaĵo: kolekti la impostojn, la lupagojn, la kotizojn; kolekti monoferon ĉe propaganda kunveno.
4 Akiri, por aldoni al jam havataj, objektojn, kiuj havas interrilaton k kiujn oni rigardas valoraj: kolekti plantojn, poŝtmarkojn, afiŝojn, pentraĵojn, porcelanajn pipojn, ĉinajn statuetojn. ☞ ĉevaleto, ŝatokupo.
5 Levi de la grundo k kunigi, por forporti kun si aŭ por tuj uzi: kolekti la pecetojn de rompita vazo; kolekti florojn Z, pajlon Z, mortintajn branĉojn por hejtado Z; ŝi havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro Z; sepdek reĝoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo X; (f) kiu kolektas la venton en siajn mankavojn? X.
6 Ŝiri de la trunko k kunigi, por nutra uzado: kolekti vinberojn Z, pomojn, grenon; la infanoj sin turnadis en la arbaron, kolektante fragojn k frambojn Z; (analoge) kolekti falintajn fruktojn, forgesitajn spikojn X; ŝi kolektis post la rikoltistoj X; la restaĵon de via rikoltaĵo ne forkolektu X. ☞ deŝiri, pluki, rikolti.
7 (f) Koncentri, por pli bone estri: fine mi povis kolekti miajn senordajn pensojn B; kolekti sian energion, siajn fortojn Z, sian kuraĝon Z.
kolekto
1 Ago kolekti.
2 Aro da kolektitaj personoj aŭ objektoj: malgranda kolekto da homoj Z; kongreso, t.e. kolekto de 20−30 personoj Z; tiu frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortoj Z; unu kondiĉa kolekto da mezuroj Z; jarkolekto de gazeto.
3 Aro da interrilataj objektoj, kolektitaj kun la celo prezenti sisteman aranĝon: kolekto da medaloj, da tulipoj, da papilioj; kolekto de antikvaj moneroj B.
Kolekto Aprobita. Nomo de serio de libroj, eldonitaj de Hachette kun la aprobo de Z. (1901−1905).
kolekta
1 Rilata al kolekto: la kolekta instinkto.
2 Kolektiva.
kolektado. Ago de tiu, kiu konstante kolektas: kolektado de fruktoj X; la civilizacio de la kolektado (antaŭa al la agrikultura); objektoj, kies kolektado ŝajnas unuavide sensenca, sed kiuj per tiu kolektado akiras gravecon; kolektado de almozdonoj.
kolektanto
1 Tiu, kiu plukas fruktojn k.a.: mi fariĝis kiel kolektanto de someraj fruktoj k de restaĵo de vinberoj X.
2 Tiu, kiu kolektas 4: riĉa kolektanto de modernaj pentraĵoj.
kolektiĝi. Iĝi kolektita(j):
1 ĉiuj scienculoj k saĝuloj kolektiĝos por […] Z; la cikonioj iom post iom kolektiĝis por ekflugi al la varmaj landoj Z; kolektiĝis kongreso el reprezentantoj Z; sub la sankta signo de l’ espero kolektiĝas pacaj batalantoj Z; ili kolektiĝis kontraŭ Moseo X; turninte sin al la kolektiĝinta popolamaso sur la strato Z; (f) la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj Z; ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo Z;
2 en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco Z;
6 kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj X.
kolektiĝo
1 Kunveno de homoj: baloj k kolektiĝoj sekvis unu la alian Z.
2 Rezulto de kunmeto de aferoj: la kolektiĝojn de la akvo Li nomis maroj X.
kolektilo
1 Ⓚ Ujo por kolekti distilaĵon.
2 ☐ Lenso por kolekti lumfaskon; kamplenso.
4 ⏚ (pp transistoro) Duonkonduktanta regiono, en kiun la ŝargportantoj fluas de la bazo.
kolektisto. Tiu, kiu profesie kolektadas monon, impostojn ktp.
alkolektiĝi ב Aliĝi al kolekto da homoj: li mortis k alkolektiĝis al sia popolo X, al siaj patroj X.
enkolekti. Kunigi en tuton por konservi are: enkolekti grenon X, vinberojn X, ovojn X; ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron k kiun oni ne povas enkolekti X; enkolektado de fruktoj X.
rekolekti
1 Denove kolekti.
2 = kolekti 7: ni bezonas antaŭ ĉio plenan trankvilecon k rekolekton de ĉiuj niaj fortoj Z.
monkolekto Z. Petado de mono por bonfaraj ks organizaĵoj.
nubokolektanto. Kromnomo de Zeŭso.
sunkolektilo Ⓣ Aparato, kiu utiligas la energion de sunradioj por produkti varman akvon.
ŝirkolekti. Kolekti 6: teo verda, kiun mi mem ŝirkolektis sur la loko de ĝia kreskado Z; ŝirkolekti plenmanon da floroj Z; knabinoj ŝirkolektis lupolon en grandan vazon Z.