PIV 2020 · 2232
★bros/o
★bros/o
1 👥 Ilo, konsistanta el haregoj aŭ nilonharoj ks, fiksitaj vertikale en tabuleto, k uzata por defroti aŭ skrapi: broso por vestoj Z, por dentoj, por ĉevalo.
2 ⏚ Konduktilo, plej ofte el karbo, servanta por konekti la senmovajn k moviĝantajn partojn de elektra motoro per glita kontakto: kolektila broso (broso, glitanta sur kolektoringo). Sin. frotilo.
delokigo de broso ⏚ Ŝanĝado de la pozicio de broso sur lameno de la komutilo de kontinukurenta maŝino, por forigi sparkadon de la broso.
sparkado de broso (aŭ
fajrerado de broso) ⏚ Fenomeno, kiu okazas, se kolektila broso de elektra maŝino ne estas ĝuste lokita en la neŭtrala zono de la magneta kampo de la maŝino.
brosi (tr) Froti ion per broso: brosi vestojn, tapiŝon, barbon, dentojn, harojn. ☞ balai, purigi, senpolvigi, skrapi.
brosado. Ago brosi.
brosingo ⏚ Organo, servanta por subteni brosojn ĉe la komutilo aŭ kolektoringo de elektra maŝino.
brostiro. Unufoja froto per broso: al la ĉapelo donu nur brostiron!.
dratbroso. Speciala broso, en kiu la harojn anstataŭas dratoj: dratbroso por skrapi lanon.
dentobroso. Broso por purigi la dentojn.