← Reen al P

PIV · 12553

★polv/o

polv/o
Aro da subtilaj liberaj eretoj de substanco, facile disiĝantaj: diamanta polvo Z; la vento ĵetis al ni polvon da akvo; kosma polvo (= interstela polvo); karbopolvo, segpolvo, orpolvo. pulvoro.  pulvo.
Tiaj eretoj el tero aŭ alia substanco al ĝi miksita, kuŝantaj sur la grundo aŭ levataj de la vento: la ringo falis en la polvon; leviĝis nubo da polvo B; deskuu la polvon de viaj piedoj N (en signo je indigno); la polvon de viaj piedoj ili lekos X; ili ĵetis polvon sur siajn kapojn N (en signo de funebro); Li ĵetis malsupren urbon alte leviĝintan, Li ĵetis ĝin al la polvo X; surtreti iun en la polvon; li levas malriĉulon el la polvo X; homo fariĝas polvo en polvo Z; ĵeti, ŝuti al iu polvon en la okulojn Z (pf: mirblindigi).
Tiaj eretoj, kiuj kolektiĝas kun malpuraĵoj en la domoj: viŝi la polvon de sur la mebloj; polvosuĉilo.
Restaĵoj de homa korpo: vi kaŝas en vi la polvon de Holberg! Z. cindro.
interstela polvo 🔭 Fajna, polvaspekta interstela materio.
polva. Rilata al polvo: polva grajno, vojo; polvaj ŝuoj; polva breto Z.
polveco. Eco de io polva.
polvero. Unu ero el polvo: eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto Z; la komencaj polveroj de la mondo X; ĉio estas por li kiel polvero sur la tero Z.
polveto. Fajna polvo: haroj superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro Z.
polvigi. Fari polvon el io: (f) Dio polvigis lian potencon.
polviĝi. Iĝi polvo.
polvujo. Hejma ujo, por kolekti la polvon el la mebloj k planko.
dispolviĝi. Detruiĝi ĝis polveroj: la kripla korpo dispolviĝis, sed honoro lia brilis pure Z.
senpolvigi. Senigi ion je polvo: senpolvigi ŝuojn. purigi.
florpolvo = poleno.
sporpolvo Vd sporo.