← Reen al P

PIV 2020 · 12487

polen⁹o

polen9o 🍁 Fekundiga polvo de floroj, entenata en la anteroj de la stamenoj.
polena. Rilata al poleno, de poleno: polena tubo.
poleni (tr) Transporti polenon de stameno ĝis stigmo: floroj polenataj de vento, de insektoj, de akvo, de homo. fekundigi.
polenado. Ago poleni: polenado fare de vento, insektoj, birdoj.
polenero. Ĉiu el la grajnoj de la poleno. mikrosporo.
polenujo, polensako. Ujo, en kiu formiĝas poleno: ĉe la semplantoj ĝenerale troviĝas kvar polensakoj en la antero.
polenologo. Specialisto pri polenologio.
polenologio. Scienco pri la poleno k vastasence ankaŭ pri la sporoj: 💀 la studo de la fosiliaj polenoj en sedimentoj, precipa objekto de polenologio, ebligas rekrei la prahistoriajn pejzaĝojn k koni la pasintajn flaŭrojn k klimatojn.
polenozo Alergio al polenoj. teko.