PIV 2026 · Artikolo 472

alergio

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. alergia
  2. alergii
  3. alergiist/o
  4. kontraŭalergia
  5. polenalergio
alergio BIOL MEDI troa reago de organismo kontraŭ iu aganto (mikrobo, nutraĵo, poleno k.a.) kapabla roli kiel antigeno: alergio manifestiĝas per simpla ruĝiĝo de haŭto, urtikario, edemo aŭ eĉ anafilaksio ➞ alergeno.
alergia rilata al alergio: individuo alergia al ovoblanko alergiaj perturboj
alergii ntr sperti alergion: mi ankaŭ ŝatas katojn sed mi alergias al ili Ko (figurasence) la plimulto de la esperantistoj restas naciistoj, kaj pro tio ili alergias al la mesaĝo OE
alergiisto fakulo pri alergioj.
kontraŭalergia kapabla efiki kontraŭ alergiaj simptomoj: kontraŭalergia medikamento
polenalergio alergio je polenoj.