PIV 2026 · Artikolo 19037

alergeno

Litero A

alergeno MEDI speco de antigeno, kiu produktas nenormale viglan imunreagon, en kiu la imuna sistemo batalas kontraŭ perceptita minaco, kiu alie estus sendanĝera por la korpo: poleno, polvo, insektopiko kaj nutraĵo povas esti alergenoj ➞ alergio.
alergena rilata al alergeno.