PIV 2020 · 4372
fekund/a
fekund/a
1 👥 Grandakvante naskanta, produktanta: fekunda grundo, lando; musoj k ratoj estas tre fekundaj bestoj; Balzac, la plej fekunda verkisto en sia tempo; (f) fekunda iniciato. ☞ fruktodona, fruktoriĉa.
fekundeco. Eco de iu, io fekunda: jen kio pruvas la fekundecon de tiu ideo; fekundeco de tero; procento de fekundeco de la virinoj aĝaj inter 25 k 30 jarojn.
fekundigi ⚥
1 Transformi inan gameton en zigoton: spermatozoo fekundigas ovolon, kiu iĝas ovo; anterozoido fekundigas oosferon.
fekundiĝo ⚥ Kuniĝo de vira k ina gametoj, k sekva ŝanĝiĝo de tiu lasta al zigoto (aŭ ovo 1): duobla fekundiĝo karakterizas la angiospermojn; interna, ekstera fekundiĝo.
malfekunda. Ne kapabla reprodukti sin aŭ naski: malfekunda ĉevalino; malfekunda areo. ☞ sterila, senfrukta.
memfekundiĝo ⚥ Seksa kuniĝo de du ĉeloj de la sama individuo.