PIV 2020 · 5109
gener/i
gener/i (tr)
1 (pp virseksulo) Produkti vivantan samspecan estaĵon: Abrahamo generis Izaakon X; de kiu tiu ĉevalo estis generita k de kiu naskita?. Sin. naskigi.
2 ⚥ Estigi vivulon (pli malofte: parton de vivulo).
3 ∆ Iel produkti: la movo de punkto generas linion; la elementoj generas la tutan grupon.
genero
1 Ago generi.
2 (ark.) Familio (vs), idaro: ili, de kiuj devenis la tuta genero Z; estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis Z. ☞ gento.
genera. Rilata al generado: la generaj organoj. (Sin. reproduktiĝaj organoj).
generado. Ago de tiu, kiu generas: homa, besta, vegetaĵa generado; spontana generado (spontana produktado de la vivo el nevivaĵo, teorio akceptita ĝis Mezepoko pri iuj animaloj, k eĉ ĝis Pasteŭro pri la mikroboj).
generanto ∆
1 Punkto, linio aŭ surfaco, kiu per moviĝo generas linion, surfacon respektive solidon: unupeca hiperboloido posedas rekton kiel generanton. Sin. estiganto.
2 Unu el la elementoj en aro, kiu generas grupon, spacon aŭ simile.
generema. Facile, abunde generanta: generema speco de muŝoj, kunikloj.
generiloj (fm) Generaj organoj.
generinto. Tiu, kiu generis: ⚥ ricevi genojn de ambaŭ generintoj.
generpova. Kapabla generi.
regeneri
1 ⚥ Reprodukti detruitan parton de korpo per noveformitaj histoj: marsteloj regeneras siajn tranĉitajn brakojn.
2 (f) Provizi per nova forto, per pli alta vivimpulso, per pli nobla animo: regeneri rutiniĝintan institucion.
urgenera, urogenera ❤ Rilata k al la genera k al la urina aparatoj.