PIV · 11526
★ov/o
★ov/o
2 ♉ Ĉelo, produktata k ellasata de la inoj de animaloj, enhavanta ĝermon de estonta samspeca animalo: nefekundigita ovo (Sin. ovolo), fekundigita ovo (Sin. zigoto, ovo 1); ovo disvolviĝas jen ekster la patrina korpo (ovonaskuloj: birdoj, plej multaj fiŝoj, plej multaj insektoj k.a.), jen en ĝi (vivonaskuloj: mamuloj k.a.); ovo de birdoj k de reptilioj konsistas el ovoflavo (ovo ss), kiun ĉirkaŭas ovblanko k ŝelo, ambaŭ sekreciitaj de la ovodukto; matura ovo (matura, fekundigebla ovolo); demeti, ellasi ovojn; la korta koko neniam metas ovojn Z; tio estas ovo de meleagrino! Z. ☞ ovario, ovocito, ovolo.
3 🍴 Granda ovo 2, produktata de kokino aŭ aliaj kortobestoj k uzata kiel nutraĵo: enŝele boligitaj, duonkuiritaj, malmole kuiritaj ovoj; farĉitaj ovoj (malmole kuiritaj ovoduonoj, garnitaj per la flavo, majonezo k herboj); doni ovon, por ricevi bovon Z (trompi la ŝanĝanton); pli valoras tuj ovo, ol poste bovo Z; sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas la volapükistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? Z (io, kio ŝajnas tre simpla, nur post kiam geniulo ĝin eltrovis).
ovingo. Malgranda vazo, en kiun oni metas ovon, por ĝin manĝi enŝele.
ovoida. Havanta la aspekton, formon de ovo: ovoida kapo.
★ovujo (ark.) Ovario.
ovulo. Ovonaskulo.
ovumi
1 (ntr) Ellasi ovo(j)n.
2 (tr) 🍴 Aldoni ovojn.
★ovblanko, ovoblanko Z. Senkolora, per kuirado blankiĝanta k solidiĝanta albumina parto de ovo 3. ☞ albumino.
ovoflavo. Interna flava parto de ovo, riĉa je proteinoj, lipidoj (i.a. lecitino) k vitaminoj A k D: ĉiuj ovoflavoj viviĝis k elŝovis la kapon Z.
ovoforma. Ovoida.
ovogenezo ⚥ Estiĝo k disvolviĝo de inseksaj ĉeloj.
ovonaskulo, ovovivonaskulo Vd ovo 2.
eloviĝi. Eliri el la ovo: la cignido nur pene eloviĝis; (f) poemlibroj eloviĝas en konsterna multeco.
ĉurovo (fm) Testiko.
supovaĵo 🍴 Kuirbanitaĵo el ovoj, kiun oni pecigas k metas en supon.
ŝaŭmovaĵo 🍴 Kirlitaj ovoj kun lakto, poste frititaj en pato: ŝaŭmovaĵo kun ŝinko, lardo.