← Reen al B

PIV 2020 · 1982

★blank/a

blank/a
Impresanta la vidadon kiel la supraĵo de freŝa neĝo, kiu reflektas la lumon, nenion sorbante el ĝi: la blanka lumo estas la miksaĵo de la diversaj koloroj de la spektro. nigra.
Prezentanta analogan koloron: blanka cigno Z; blanka kalko, marmoro; ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto Z; laktoblanka vitro Z; blanka ĉemizo, robo.
Hela, kontraste kun aliaj malhelaj samspecaj aferoj: blankaj haroj ( blonda, bruna, griza); blanka salo ( griza); blanka pano ( nigra); blanka vino ( ruĝa); blanka biero ( blonda, bruna); blanka urso ( bruna, griza); oni lin konas kiel blankan lupon Z; blankbarbulo; ĝisblanke varma.  leŭko.
Prezentanta surfacon, kies blanka aspekto ne estas makulita: havi blankajn (p purajn; f senkulpajn) manojn; surmeti blankan tolaĵon; blanka papero, kajero (ne surskribita); (f) lia memoro estis blanka paĝo ( amnezio).
(f) Pli simpla, malpli kompleta, senrezulta: blankaj versoj (senrimaj); blanka edziĝo (sen sekskuniĝo); blanka kartoĉo (sen pafaĵo); blankaj armiloj (nur piktranĉaj); la blanka magio (bonfara aŭ nur prestidigita); blanka operacio (senprofita).
Neplenigita, ne plenskribita: blanka akcepto (en kiu la sumo estas ankoraŭ menciota); blanka kredito (sengarantia); blanka ĝiro (sen la nomo de la ĝirito); blanka vendo (ĉe kiu la vendanto ankoraŭ ne posedas la venditaĵon).
Havanta rojalisman aŭ kontraŭrevolucian tendencon: blanka armeo, blanka teroro. flava, dekstra.  nigra, ruĝa.
Blanka 🌄 Nomepiteto de kelkaj geografiaĵoj: la Blanka Maro (formanta parton de la Arkta Oceano, norde de Rusio: 37°E, 65°30′N); la Kabo Blanka (i.a. la plej N pinto de Tunizio: 9°50′E, 37°21′N); la Monto Blanka (plej alta supro de la U Alpoj: 6°52′E, 45°50′N); la Nilo Blanka (nomo de Nilo antaŭ Kartumo: 32°35′E, 15°36′N) k.a.
blanko
Koloro aŭ farbo blanka: ŝmiri muron per brila, senbrila blanko.
Io blanka: nigro sur blanko (skribo sur papero) pruvas sen manko Z; lasi multe da blanko en presita paĝo; plenigi la blankojn de formularo.
Unu el la du partioj ĉe damoj aŭ ŝako.
blankaĵo. Objekto blanka: vestita per grizaĵoj k blankaĵoj Z; en la nigra ĉielo blankaĵoj komencis aperi tie k tie.
blankeco. Eco de io blanka: sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas Z.
blanketa. Dube blanka: blanketa makulo; la blankete verda buŝo de rano Z.
blankigi. Fari blanka: nigran kornikon sapo ne blankigas Z; blankigi kanabtolon en la suno.
blankiga blankiga likvo (ofte solvaĵo de NaClO aŭ H2O2), tero (speco de argilo).
blankigejo Z. Butiko, kie oni lavas k gladas la tolaĵojn.
blankiĝi. Iĝi blanka: de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj Z.
blankulo
Homo el la t.n. blanka raso 3.
Kontraŭrevoluciulo.
balenblanko. Spermaceto.
Neĝblankulino. Heroino de fabelo.
okulblanko Vulgara nomo de la subkonjunktiva parto de la skleroto.
ovblanko, ovoblanko Vd ovo.
plumboblanko. Ceruzo.
ŝminkoblanko. Blanka pigmento, alkala bismuta klorido, uzata por ŝminkpulvoroj kaj ŝmiraĵoj.
zinkoblanko. Blanka pigmento, zinka oksido, ZnO, uzata por farboj.