← Reen al N

PIV 2020 · 10879

★neĝ/o

neĝ/o
Kristaliĝinta akva vaporo, kiu defalas de la atmosfero sub formo de blankaj malpezaj floketoj: la neĝo falis ĉiam pli dense Z; dika tavolo da neĝo; lavu min, k mi estos pli blanka ol neĝo X; li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara Z; neĝo kaŝas nur ĝis printempo Z (pf).  neĝplugilo.
(fm) Kokaino: neĝisto (detala ŝakristo), neĝulo (dependulo).
neĝa. Rilata al neĝo: neĝaj montosuproj; neĝa blovado Z (blizardo); (f) neĝa ovoŝaŭmo; la Neĝa Reĝino Z.
Neĝa. Nomepiteto de alta montaro en la S parto de Hispanio (3°20′U, 37°07′N) k en Kalifornio (119°U, 38°N) (Sierra Nevada).
neĝas (ntr) Falas neĝo: se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo Z (pf).
neĝero. Sesangula floketo el neĝo: saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero Z.
Neĝulino. Persono el fabelo de Grimm.
neĝduno Vd duno.
pluvneĝo. Pluvo k neĝo kune falantaj.  neĝborulo, neĝbulo, edelvejso.