PIV 2026 · Artikolo 3506

edelvejso

Litero E

edelvejso BOTA
1 (striktasence) florplanto, dike kaj blanke lanuga en ĉiuj aeraj partoj, el la eŭropaj montaroj, orname kultivata. specio Leontopodium nivale Sin. alpa leontopodo, neĝfloro.
2 (vastasence) florplanto, herbo kun malgrandaj kapituloj ariĝintaj en densan korimbon, ĉirkaŭitan de stelforma involukro el lanugaj brakteoj; el la montaroj de Eŭropo kaj Azio. genro Leontopodium Sin. leontopodo. ➞ asteraco.