PIV · 9267
leontopod/o
leontopod/o 🍁 G. (Leontopodium el asteracoj) de plurjaraj herboj kun malgrandaj kapituloj ariĝintaj en densan korimbon, ĉirkaŭitan de stelforma involukro el lanugaj brakteoj; ĉ. 60 sp-oj el la montaroj de Eŭropo k Azio. Sin. edelvejso 2.
alpa leontopodo. Sp. de leontopodo (L. alpinum) el Eŭropo, dike k blanke lanuga en ĉiuj aeraj partoj. Sin. edelvejso 1.