PIV 2026 · Artikolo 9266

leontodono

Litero L

leontodono BOTA plurjara laktosukhava herbo, kun baza rozeto el lobaj, plumaj folioj, kun senfolia senbranĉa pedunklo, kiu apekse portas flavan langetfloran kapitulon, kaj kun senbekaj akenoj, kiuj havas plurajn plumecajn harojn; el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko. genro Leontodon ➞ asteraco, leontodo, taraksako.